Partoprenu la IJK-on helpita de TEJO kadre de Eŭrop-Afrika Junulara Kapabligo.

Ĝisdatigo: Por Togolando kaj Benino, la alvoko estas plilongigita por ĉiuj ĝis la 26’a de Majo!

Ĉi-jare kiel vi verŝajne scias, la IJK okazos de la 5’a de Aŭgusto ĝis la 12’a de Aŭgusto en Aneho, Togolando: http://ijk2017.tejo.org/fr/.

Ni havas projekton por helpi al foraj esperantistoj partopreni kaj ĝui tiun unikan IJK-on: Se vi volas veni, tiu alvoko estas por vi!

Iom da informoj

Tiu projekto estas subvenciita de la Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+ kaj nomiĝas “AEJK” (Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo): Ĝi temas pri junulara kapabligo kaj celas trejnadon por kreskigi la trejnadajn kapablojn en nia movado. Ĝi estas kunlaboro inter TEJO kaj 7 partneroj el diversaj landoj (Benino, Burundo, Italio, Kongolando, Pollando, Togolando kaj Slovakio).

Ni invitas vin kandidatiĝi, tiel vi profitos de riĉa programo ebligante interkonatiĝon kun homoj de aliaj kontinentoj.

Ĉiuj kostoj (loĝaj, manĝaj, partoprenaj, vizaj kaj vojaĝaj) por partopreni estos pagita de la Eŭropa subvencio ricevita de la AEJK projekto. Tamen, malgraŭ la subvencio estas granda defio havi ekvilibran buĝeton pro tio, se vi volas kontribui je parto de via vojaĝo, ni tre bonvenos la proponon. Vi ne bezonas paroli pri tio en via kandidatiĝo kaj ĝi ne estos kriterio por esti elektita.

La elektado de la partoprenantoj estos okazota kun la partnera asocio. Nepras ke la partoprenanto vojaĝu de partnera lando (kaze de TEJO tio estas Nederlando) al IJK. Vojaĝo estos repagita nur de la partneraj landoj. Ni provos organizi solvon plej taûga por la partoprenantoj.

La alveno al Togolando de la partoprenantoj de la projekto devas okazi maksimume 2 tagoj antaŭ la evento kaj la foriro maksimume 2 tagoj poste.

Kiel partopreni?

Bonvolu plenigi la venontan formularon antaŭ la 26-a de Aprilo.

Se malfacilas plenigi la formularon, sendu vian kandidatiĝo al aejk.oficejo(ĉe)tejo.org!

Ni uzos la sekvajn kriteriojn :

  •  Partoprenanto devas havi akcepteblan nivelon de Esperanto.
  • Ekvilibro pri genro (virinaj, viraj, kviraj kaj aliaj kandidatoj bonvenas)
  • Ekvilibro pri devenparto de la lando (regionloĝeco)
  • La kandidatoj kiuj proponas programerojn estos valorigitaj
  • Preferon havos la kandidatoj kiuj havas pasporton aŭ povas mem akiri ĝin.

Kandidatoj malpli ol 18-jaraĝaj devas kandidatiĝi sub la respondeco de iu plenkreskulo kiu akompanos ilin.

Elektitaj kandidatoj kiuj ne estas individuaj membroj de TEJO, devos membriĝi en ĝi. Jamaj membroj estos favore kosniderataj.

La rezultoj estos anoncitaj la 30-an de Aprilo.

Se vi havas demandojn, bonvolu sendi ilin al aejk.oficejo(ĉe)tejo.org.

 

[contact-form-7 id=”11″ title=”AEJK IJF kandidatilo”]